Adversus Haereses

Adversus Haereses (Kontraŭ la herezoj aŭ – laŭ la antikva greka lingvo: ἔλεγχος και άνατροπή της ψευδωνύμου γνώσεως “Denunco kaj refuto de la pseŭdvera gnozo), estas kvinlibra verko kompilita de Ireneo el Liono. Ĝenerale oni opinias ke ĝi estis verkita ĉirkaŭ la jaro 180, ĉar papo Eleŭterio estas en ĝi menciita kiel episkopo de Romo.

En tiu verko Ireneo identigas kaj ellaboras priskribon de nombraj gnostikaj pensuloj de sia epoko. Kontraŭ la herezoj (Advesus haerezus) konstituis la precipan priskridon pri gnostikismo antaŭ la malkovro de la biblioteko de Nag Hammadi en 1945. Hodiaŭ restas nur fragmentoj de la greka origina teksto, sed atingis nian epokon nombraj integraj latinlingvaj ekzempleroj, kies, tamen, la redaktaj datoj restas nekonataj (ĉu 3-a aŭ 5-a jarcentoj?) [1]. La libroj 4-a kaj 5-a havas laŭliteran version en la armena lingvo.[2].

Tiu eseo plenumis gravan rolon en la establiĝo de la kristana ortodokseco kaj interpretoj pri la Nova Testamento.

  1. «Sankta Ireneo», en la 'Encyclopædia Britannica.
  2. Albert Poncelet, « St. Irenaeus », dans The Catholic Encyclopedia, vol. VII, 1910.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search